Congrés de sat amikaro 2009 Pau

Artikoloj :

puce UNUAJ PAŜOJ EN GASKONA LINGVO
puce Prelego : la okcitana muziko
puce Esperanto kaj hispanaj rifunĝintoj dum la intercivitana milito
puce Plano B 3.0
puce Kien la E-vortaroj de la Franclingvanoj ?
puce Jules Verne esperantisto ! Universala lingvo por sentempa verkaro…

elŝuti

Esperanto kaj hispanaj rifunĝintoj dum la intercivitana milito


La celo de tiu prelego ne estas pritrakti la hispanan militon en si mem kaj en sia tuto, malgraŭ la granda intereso de tia temo. Pli ĝuste kaj pli modeste la celo estas rilatigi tiun militon kun Esperanto. Tiel mi esperas prilumi du aspektojn : unue trakti temon ne tre konatan eĉ de multaj esperantistoj, due surtabligi faktojn ofte ignoratajn de la grandaj specialistoj, kiuj studis tiun militon. Cetere, la fokuso de mia intereso koncernas, pli precize, la eventojn de la tiel nomata « Retirada », kio, en Esperanto estas la Retiriĝo aŭ Retreto. La prelego konsistas el tri grandaj partoj.

a) La unua parto prezentas la historian kuntekston, kiu kondukis al malpaco. Oni tie skizas la rolon de la diversaj aktoroj de tiu milito. Ĝi estis milito interna aù intercivitana. Ĉefe estis du grandaj grupoj interbatalantaj : la respublikanoj kaj la naciistoj. Tamen la afero iĝas iom pli komplika pro la fakto ke, sur ambaŭ flankoj, aperas helpantoj venantaj el multaj aliaj landoj. La hispana milito havis do veran karakteron internacian, preludo al la monda milito baldaŭ eksplodonta.

b) La dua parto temas pri la « Retreto », ekde februaro 1939, pri ĝiaj kaŭzoj kaj ĝiaj sekvoj. Tie oni pritraktas la malfacilan vivon, en la koncentrejoj, de pluraj miloj da homoj ekzilitaj kaj dismetitaj en diversajn lokojn de la suda Francio.

c) La tria parto priskribas la rolon de Esperanto, unue fare de la oficiala registaro de Katalunio mem ; due ĝi montras la helpon, kiun alportis la diversaj Esperanto-organizaĵoj, ĉefe S.A.T. ; trie ĝi taksas la disvolviĝon de Esperanto en la koncentrejoj mem.

Robert Lloancy

 
OKK SAT-Amikaro 2009 - 40 rue Pasteur 64000 Pau
retadreso : satamikaro2009 (ce) gmail.com

Dank'al spip