Accueil | plan du site | A propos de ce site | Contacts | Rss | En Esperanto | Espace rédacteurs

  eo |   fr |

Le musée international de la Paix et de la Solidarité de Samarcande


Le musée international de la Paix et de la Solidarité, inauguré en 1986, est né d’une initiative du Club international de I’amitié Espéranto. Cette ONG élabore ses propres projets et travaille en partenariat avec des associations s’occupant d’enfants, de jeunes artistes et de protection de I’environnement.

Outre les présentations plus traditionnelles consacrées à I’holocauste, au stalinisme, à Hiroshima et Nagasaki, ainsi qu’au matériel militaire, on peut voir un choix très vaste et éclectique d’objets en faveur de la paix : affiches, tapisseries, drapeaux, documents, livres, badges, tee-shirts, dessins d’enfants, créations artisanales, et bien d’autres encore.
L’une des activités du musée s’intitule "Le monde vu par les yeux des enfants". Celle-ci permet à la communauté de Samarcande de découvrir des pays, des peuples et des cultures par le biais d’oeuvres d’art d’enfants. Le musée a accueilli des expositions venues de France, de Corée du Sud, d’Australie, d’Égypte, du Tibet, d’Albanie, d’Afrique du Sud, d’lran, de Russie... En échange, des ceuvres d’enfants de Samarcande sont présentées à l’étranger.

Une autre opération novatrice est la fête de la paix et du désarmement des enfants, sur le thème : "La guerre n’est pas un jeu. Pourquoi s’amuser avec des jouets de guerre ? La paix commence par moi". A cette occasion, les enfants de la région apportent leurs jouets militaires pour les troquer contre des jeux pacifiques, non-violents, créatifs et éducatifs.

L’opération "Monde des sourires" se propose de rassembler un panorama mondial de sourires sous forme de photographies, dessins, images de synthèse, documents imprimés, etc. Vous êtes invités à envoyer vos sourires en conviant vos parents, amis, animaux familiers... à sourire avec nous. Tous les envois seront exposés dans la "galerie des sourires" du musée.
La situation géographique de Samarcande, passerelle ancestrale entre I’Orient et I’Occident, a inspiré par ailleurs le projet de "La Grande Route de la Soie". Il s’agit de renouer les liens traditionnels de part et d’autre de la passerelle, en faisant appel à la diplomatie citoyenne, mais aussi en multipliant les accords de partenariat entre spécialistes ou entrepreneurs régionaux et étrangers dans différents domaines.

La vitalité de ce musée inclassable, sans équivalent dans les États baltes et la CEI, lui a valu le titre honorifique de musée du Peuple, décerné par le ministère de la Culture ouzbek. Cet établissement est membre du Bureau international de la paix, à Genève, et du Réseau international des musées de la paix.

Musée international de la Paix et de la Solidarité P. 0. Box 76, UZ-140100 Samarcande, République d’Ouzbékistan.
Tel. + 998 (662) 33 17 53.
Interreto : http://www.aliaflanko.de/urbo/samarkand/muzeo.html http://www.civilsoc.org/nisorgs/uzbek/peacemsm.htm http://satamikarohm.free.fr/article.php3 ?id_article=357 http://peacetur.freenet.uz

Courriel : imps86 @ yahoo.com

JPEG - 20 ko
Peintures faites à la bouche
Bushpentrajhoj

Internacia Muzeo de paco kaj solidareco en Samarkando


Komprenu, homoj de la Tero,
Malamikeco - ja malbeno.
Vivu do tiam amikece,
senkverele kaj fratece.

Tiuj ĉi daŭre aktualaj vortoj, kiujn antaŭ 500 jaroj versis alvoke la eminenta uzbeka poeto kaj pensulo Alisher Navoi, mote renkontas la vizitantojn de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro.
Gi hejmas en la centra urba parko en antikva 2 500-jara Samarkando, iama lulilo de la orientaj popoloj ; metropolo de la vasta imperio de Timur, hejmo de grandaj scienculoj, filozofoj. Poetoj ; grandvalora trezorejo de kulturo.

Situinte sur la Granda Silka Vojo, Samarkando ĉiam havis multajn kulturajn tradiciojn kaj ligojn kun malproksimaj lokoj. Tiel tute ne estas mirinde, ke guste ĉi tie en 1986, la Internacia Jaro de Paco, estis inaŭgurita la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, la unua ci-speca institucio en eksa USSR kaj poste KSS. Ties organizintoj kaj ĝisnunaj prizorgantoj estas lokaj esperantistoj - aktivuloj de Samarkanda Esperanto-Klubo de Interpopola Amikeco.

Verdire ni mem ne supozis, ke tiom rapide kaj mondvaste oni subtenos nian iniciaton. Tio montras, niaopinie, ke ĉie la homoj pensas antaŭ ĉio pri paco, homrajtoj kaj protekto de la unusola mondo, kiun ni havas.
Pecetoj de la Berlina Muro (ruinigita simbolo de kontraŭstaro inter Oriento kaj Okcidento), partoj de sovetiaj kaj usonaj mezdistancaj nukleaj raketoj (neniigitaj konforme al la respektiva kontrakto inter USSR kaj Usono), atombombitaj fragmentoj de la tegmenta tegolo el Nagasaki (bruligitaj dum la atoma tragedio en aŭgusto 1945 kaj poste trovitaj je la distanco de 1 000-1 200 metroj for de la eksploda centro), kapsuloj kun grundoj el la loko de Stalingrada Batalo, el la fifama nazia koncentrejo Aŭsĉwitz (dum la dua mondmilito barbara mortigejo por preskaŭ 4 milionoj da homoj de multaj nacioj) kaj el Paca Parko en Hiroŝimo, sunenergia forno, originalaj afiŝoj, artaĵoj, libroj, flagoj, insignoj, medaloj, T-Ĉemizoj, dokumentoj... kaj multon alian vi povas vidi en la unika muzeo.

Ties ekspozicio emfazas la mondskalan movadon por la prioritato de la universalaj homaj valoroj kaj urĝa neceso, ke tiu ĉi prioritato estu praktikata en la internaciaj rilatoj. La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro kreiĝis rezulte de tiu cci nova politika pensado kaj popola diplomatio.

La muzea kolekto nun ampleksas c. 20 000 diversspecajn eksponajojn el 100 landoj, temantajn pri la universalaj homaj valoroj kaj globskalaj defioj, kiujn nun estas devigata alfronti la homaro. La muzeo regule ricevas materialojn de multnombraj registaraj kaj neregistaraj organizoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, UNESKO, Eŭropa Unio, Monda Konsilio de Eklezioj, Internacia PEN-Klubo, UEA...

Donacoj de diverslandaj artistoj, pledantaj por la pli bona mondo, formas la muzean sekcio "Belo savos la mondon" (belo de naturo, belo de amikeco, belo de amo, belo de paco inter homoj). Interalie, ĉi tie videblas japana kaj korea kaligrafaĵoj kaj belegaj buŝpentraĵoj de Denise Legrix (Francio) kaj Cindi Bernhardt (Usono)...

Esperanto-sekcio prezentas materialojn pri la internacia E-movado kaj ties grava rolo en proksimigo de diverslandaj kulturoj, en interkomprenigo, interkonigo kaj amikigo de la homoj surbaze de "neŭtrala lingva fundamento". Ni menciu ĉi tie ankaŭ kelkajn aliajn internaciajn projektojn de la muzeo.

"La Aŭtografo de Paco" celas kolekti kaj eksponi subskribitajn fotojn, personajn mesagojn kaj aŭtografiitajn aŭtorajn verkojn de elstaraj personoj de la nuntempa mondo ; famaj verkistoj, poetoj, sciencistoj, politikistoj, sociaj agantoj, ĵurnalistoj, artistoj, muzikistoj, astronaŭtoj, Nobelpremiitoj k.a. Ni plezure invitas partopreni en tiu ĉi projekto ankaŭ Esperantlingvajn aŭtorojn, kiuj certe povus interese kompletigi nian belan kolekton de aŭtografiitaj libroj kaj aliaj artajoj.

Kadre de la projekto "La Tero tra la Okuloj de Infanoj de la Mondo" ni regule aranĝas grandskalajn infanartajn ekspoziciojn el diversaj landoj. "La Mondo de Ridetoj" kolektas ĉiuspecajn ridetojn en plej diversaj artformoj : fotoj, pentraĵoj, grafikaĵoj ktp.

La projekto "La Granda Silka Vojo" celas revivigi la multjarcentajn tradiciojn de tiu ci antikva ponto de kontaktoj kaj interŝangoj, surbaze de popola diplomatio kontribui al disvolvo de internacia turismo, al kontaktigo, partnerigo kaj kunlaborigo de uzbekaj kaj alilandaj entreprenistoj kaj fakuloj...
De tempo al tempo ni organizas ekspoziciojn ankaŭ eksterlande (ekz. en Francio, Rusio, Usono, Japanio, Belgio ktp) helpe de niaj tieaj partneroj kaj amikoj. Pri la agado kaj iniciatoj de la muzeo sufiĉe ofte raportas loka kaj landa gazetaro, radio kaj televido.

Fakte ĉiu vizitanto sentas la sincerecon kaj universalecon de la organizantoj kaj kontribuantoj de la muzeo. Tuj senteblas, ke la paco kaj la sana vivmedio estas tio, kion la homoj volas plej multe, kaj ke ili pretas labori kune por humanigi la internaciajn rilatojn kaj protekti la Teron - nian komunan kaj unusolan Hejmon. Ja hodiaŭ ne estas pli grava tasko ol konsciigi ĉiujn homojn pri la danĝeroj nun minacantaj la vivon mem sur nia planedo.

Estante senprofitcela sendependa neregistara institucio, la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro dependas grandparte de volontula laboro kaj kontribuoj de individuoj kaj grupoj tra la mondo. Ni kore invitas ĉiujn vizitantojn de nia hejmpaĝo viziti nian muzeon. Gastoj estas ĉiam bonvenaj samkiel proponoj, konsiloj, donacoj... Se vi volas subteni nian E-iniciaton, bonvolu kontakti nin letere, telefone, fakse, rete :

Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkand, Respubliko Uzbekistano.
Kontakta telefono : +998 (662) 33 17 53.

Internet :

http://www.aliaflanko.de/urbo/samarkand/muzeo.html http://www.civilsoc.org/nisorgs/uzbek/peacemsm.htm http://satamikarohm.free.fr/article.php3 ?id_article=357 http://peacetur.freenet.uz

Courriel : imps86 @ yahoo.com







Voir la liste des articles
de la même rubrique



A télécharger


Exposition, première partie : Ekspozicio parto1
JPEG - 27.6 ko, 400 x 268 pixels

L’équipe du Musée : Aktivuloj de la Muzeo
JPEG - 21.2 ko, 400 x 227 pixels
 
SAT Amikaro - 134, Boulevard Vincent Auriol - 75013 Paris - t.01 44 24 50 48 - f. 01 44 24 50 02