Bonŝance vi povos partopreni la 65an kongreson de SAT-Amikaro kiu okazos en Hiliono, ĉe la golfeto de San-Briego en la departemento 22 « Armoraj Marbordoj » dum paska periodo de la 3a ĝis la 6a de aprilo 2010. Ĝi okazos en la kultura centro « Georges Palante » en urbeto Hiliono.
Alklaku ĉi-tie, aŭ sur la bildo, por mendi poŝtmarkojn aŭ poŝkartojn pri la kongreso.
La OKK bondeziras al ĉiuj kongresanoj agrablan vojaĝon !
La alvenvojo estas taŭge signalita kaj vidu eĉ bovinoj miras pro la evento !



Ni Kriz-kontraŭu !
Kia socia organizado por estonteco ?
Multaj debatoj, kunvenoj, ekskursoj ne sufiĉos por malkovri nian regionon. Vi konsentus, ĉu ne ?
Aliĝu la kongreson por festnozumi kaj gustumi krespojn en gaja bretona etoso.
Bonvolu :
Ĉu printi tiun kongresaliĝilon laŭ formato .pdf , plenumi kaj sendi ĝin al :
| OKK SAT-Amikaro 2010 - Esperanto 22 ĉe Alain Le Mau 9 rue de St Aubin 22120 YFFINIAC |
Ĉu kompleti tiun kongresaliĝilon laŭ formato .xls kaj rete sendi ĝin al nia retadreso :
| satamikaro.armor2010@gmail.com |
| Kiel kutime, estos
proponita al la kongresanoj
trapasi ekzamenojn
laŭ la 2 unuaj niveloj de
FEI (Franca Esperanta-
Instituto).
Tiuj sesioj okazos sabate matene kaj posttagmeze en kaj proksime de la kongresejo. Se vi deziras aliĝi al tiuj ekzamenoj, nepre kompletigu la kongresan aliĝilon kaj sendu ĝin antaŭ la 1a de marto 2010, por ke ni venigu ekzamenontojn. |