Congrés de sat amikaro 2012 Pau

Manĝado

logotipo mangxadoUnue estis planite manĝi en la lokoj mem de la liceo. Sed fine ni ne sukcesis havi kontrakton por tiu ebleco, pro ne precize klarigita motivo - tamen ŝajnas, ke la tarifojn ne regas la surloka intendanto (kiu estas ŝtata dungito) sed rekte la ministra instanco. La nuna tarifo por « eksteraj gastoj » (kiel ni) estas nur 6,24 €. Tiu favora tarifo utilas por faciligi la okazajn venojn de diversaj intervenantoj. Sed pro manko de aktualigo, ŝajnas ke tiu tarifo iĝis pli malalta ol la reala kosto. Tio elteneblas kiam en la gastaro nur malmultas la eksteraj - sed por kongreso en periodo sen lernantoj, la situacio komplete inversiĝas ! Al tio oni aldonu la fakton ke la kuiriston kaj ties helpantojn oni laborigu en kroma laboro (kun la responda tarifo !), kiun ili evidente ne estas devigataj akcepti, kaj nur ili rajtas funkciigi la kuirejon. Do tiu sistemo ne kontentigas la liceon, kiu perdas monon, kaj ankaŭ nin ne, ĉar pagante la kromlaboron de la kuir-teamo, la prezo kvazaŭ dobliĝus.

La surloka intendantino proponis al ni uzi la servojn de pladovendistoj. Ve, se la tarifoj ne tre altas (ĉ 10 €) ankaŭ ne la kvalito. Plie la sistemo estas iom komplika se oni postulas varman pladon.

Tamen restas tute kontentiga solvo, ĉar troviĝas sufiĉe apude memserva restoracio « Flunch », kiu estas ĉiam malfermita, kaj kiu ebligas al ĉiuj manĝi laŭ sia gusto, sia dieto kaj sia monujo. La prezoj estas tute kontentigaj kaj la kvalito certe pli altnivela ol la supreviditaj solvoj. Nura malavantaĝo : oni devas iri aŭtomobile (rapida vojo kun nur unu trafiklumo) Kaj do organizi kunveturadon. Ankaŭ por tio utilos se bezone, nia kongresa buseto.

Unu pozitiva aspekto de tiu formulo troviĝas en la fakto ke tiel, nia kongreso eliros iom al la laika mondo, kaj do la propagandemuloj povos esprimiĝi...

Tiu formulo tamen ne tro taŭgas por la matenmanĝo, (kvankam Flunch funkcias por tio) pro tempoperdo. Ni do surloke zorgos pri la matenmanĝo, kio estas malpli komplika ol tagmanĝo. Volontuloj por zorgi pri tio sin anoncu !

Evidentas ke, kiuj preferas manĝi aliloke, tiuj tion faru tute libere !

 
OKK67, chez S. Sire, 85 imp des Fées 74330 Sillingy - Retadreso : satam.kongres67 CE free.fr

Dank'al spip